Tuj la kompanar' (2011) by Jacques Yvart
Tuj la kompanar' (2011) by Jacques Yvart

Tuj la kompanar’ (2011)

Jacques Yvart * Track #12 On BRASSENS PLU

Tuj la kompanar’ (2011) Lyrics

[Teksto de "Tuj la kompanar'" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Ne apartenis al la skip'
De l' Meduzfloso tiu ŝip'
Famigu tion en haven'
En ĉiu haven'

[Strofo 2]
Navigis ĝi sen avatar'
Kviete sur la granda mar'
Nomiĝis Tuj la Kompanar'
Tuj la Kompanar'

[Strofo 3]
La "Fluctuat nec mergitur"
Ne 'stis por ĝi literatur'
Malplaĉu al la perfidul'
Ĉiu perfidul'

[Strofo 4]
Matrosoj kaj la kapitan'
Ne estis fiaĉula klan'
Sed vera samideanar'
Samideanar'

[Strofo 5]
Inklinis ili ne al luks'
Nek estis Kastor' kaj Poluks'
Nek el Sodomo kaj Gomor'
Sodom' kaj Gomor'

[Strofo 6]
Ne similec' al simpati'
Inter Montenj' kaj Boesi'
Nur amuziĝo jen la far'
De la Kompanar'

[Strofo 7]
En ĝi troviĝis ne anĝel'
Konante pri la dia cel'
Nur amikeco en farfar'
Amo sen kompar'

[Strofo 8]
Ĵan', Pier', Pol', kaj kompani'
Jen ĝia nura litani'
Kaj ĝiaj kredo kaj deklar'
Jen la Kompanar'

[Strofo 9]
Se ekblovegis la tempest'
Stariĝis tuj la amikec'
Ĝi rolis samkiel kompas'
Samkiel kompas'

[Strofo 10]
Se ekminacis la danĝer'
Kaj ŝanceliĝis la esper'
Ekvelis for de la koŝmar'
Tuj la Kompanar'

[Strofo 11]
Al rendevu' de l' amikec'
Maloftis iu neĉeest'
Se homo mankis sur ferdek'
Kulpis mortopek'

[Strofo 12]
Sed poreterne en la mar'
Malplena truo restis ĉar
Li mankis plue jar' post jar'
En la Kompanar'

[Hammond-orgensoloo]

[Strofo 13]
Multegajn ŝipojn uzis mi
Sed unu nur memoras mi
Ŝipantan en tutsolidar'
En tutsolidar'

[Strofo 14]
Navigis ĝi sen avatar'
Kviete sur la granda mar'
Nomiĝis Tuj la Kompanar'
Tuj la Kompanar'

Tuj la kompanar’ (2011) Q&A

Who wrote Tuj la kompanar’ (2011)'s ?

Tuj la kompanar’ (2011) was written by Georges Brassens.

Who produced Tuj la kompanar’ (2011)'s ?

Tuj la kompanar’ (2011) was produced by Vinilkosmo.

When did Jacques Yvart release Tuj la kompanar’ (2011)?

Jacques Yvart released Tuj la kompanar’ (2011) on Sat Apr 23 2011.

Your Gateway to High-Quality MP3, FLAC and Lyrics
DownloadMP3FLAC.com