Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
Jacques Yvart
[Teksto de "La longa vico" ft. Jacques Yvart]
[Strofo 1]
Lasinte flirton de fripon'
Pudelo kvazaŭ histrion'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Fiere rekta iris sur
Pariza granda avenu'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 2]
Tre plaĉis al modistinet'
La beston sekvi kun koket'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Sed ŝia tro magneta korp'
Ĝigolon logis al eskort'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 3]
De tiu la amorantin'
Ĵaluze tuj postkuris lin
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Dum ŝin la edzo, maljunul'
Kaŝakompanis sen skrupul'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 4]
Rabisto kun cikatro lin
Konjektis riĉa mona min'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Kaj ĵus malantaŭ la brutal'
Ĝendarmo marŝis en final'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 5]
Kaj ĉiuj, hundo, nimfo, knab'
Geezdoj, bruto krom ĝendarm'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Laŭiris en jam longa vic'
Popolan straton de Pariz'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 6]
Profanas hundo, stranga mor'
Piedon de la moda flor'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Ŝi vangofrapas kun fervor'
Be! la sekvanton sen pudor'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 7]
Ĉi tiu kun turnita kap'
Ĵaluzulinon vidas, kaj
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Provizas per insultoj ŝin
Ripetos mi al vi post fin'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 8]
Ĉe dorso venis ŝia edz'
Do kontraŭ lin ŝi fulmis, sed
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Per ŝia altatona voĉ'
Ŝi sakras per kokrit-riproĉ'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 9]
Returnen diras maljunul'
Al la rabisto sen regul'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
"Edzino ruinigis min
Malfruas vi por ŝtelokrim'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'"
[Strofo 10]
Kolera pro misjuĝospit'
Ponardon svingas la bandit'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Kaj boras je publika ĝoj'
Ĝendarman korpon sur la voj'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
[Strofo 11]
Kaj ĉiuj, fortikulo, par'
Bub', nimfo, hundo sen ĝendarm'
Postaĵon en kadenc' kun la klakad' de kalkanum'
Postsekvis en jam longa vic'
Funebron de la policist'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
Postaĵon en kadenc', kaj en rapid' la paŝ'
La longa vico was written by Georges Brassens.
La longa vico was produced by Vinilkosmo.
Jacques Yvart released La longa vico on Sat Apr 23 2011.