En akvo de la klara fonto (2011) by Jacques Yvart
En akvo de la klara fonto (2011) by Jacques Yvart

En akvo de la klara fonto (2011)

Jacques Yvart * Track #5 On BRASSENS PLU

En akvo de la klara fonto (2011) Lyrics

[Teksto de "En akvo de la klara fonto" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
En akvo de la klara fonto
Ŝi tute nuda banis sin
Sed forblovis la vent' sen honto
La vestojn de l' ĉarma knabin'

[Strofo 2]
Al mi ŝi signis pro pudoro
Petis: "Kovru min per foli'
Per folioj de vit' aŭ floroj
Jen per lekant', jen per lili'"

[Strofo 3]
Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo
Do korsaĵeton faris mi
El petaloj de unu rozo
De unu roz', ne unu pli

[Strofo 4]
El vitobranĉo en proksimo
Jupeton jen drapiris mi
Tiel etis la belulino
Sufiĉis ja nura foli'

[Strofo 5]
Dankema kvazaŭ al hazardo
Ŝi kun brakumo kisis min
Kaj responde pro mia ardo
Jen resenvesta la ondin'

[Strofo 6]
La junulin' la ludon ŝatis
Ĉar en la fonto ja sen pent'
Tute nuda ŝi sin banadis
Preĝante nur ke blovu vent'
Ke blovu vent'

🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪

En akvo de la klara fonto (2011) Q&A

Who wrote En akvo de la klara fonto (2011)'s ?

En akvo de la klara fonto (2011) was written by Georges Brassens.

Who produced En akvo de la klara fonto (2011)'s ?

En akvo de la klara fonto (2011) was produced by Vinilkosmo.

When did Jacques Yvart release En akvo de la klara fonto (2011)?

Jacques Yvart released En akvo de la klara fonto (2011) on Sat Apr 23 2011.

Your Gateway to High-Quality MP3, FLAC and Lyrics
DownloadMP3FLAC.com