En la valo de l' Rozoj by Jacques Yvart
En la valo de l' Rozoj by Jacques Yvart

En la valo de l’ Rozoj

Jacques Yvart * Track #11 On Invito por vojaĝo

En la valo de l’ Rozoj Lyrics

[Teksto de "En la valo de l' Rozoj" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Ni revenis al hejm' post la militofin'
Estis mi juna knab', diligenta lernant'
Naskiĝis tie mi, plukreskis tie mi
La maro en proksim' lulis ondojn kun kant'
En dimanĉ' trinkis ni limonadon Primrozo
En la valo de l' Rozoj, en la valo de l' Rozoj

[Strofo 2]
Kuris sur la dunar' mi, indiana stel'
Antaŭ mi fuĝis for jen kunikla bizon'
Globetojn perdis mi sub sablo de kastel'
Humila dommastrin' donis novajn pro bon'
Pensi pri ĉio ĉi, jukas min kurioze
En la valo de l' Rozoj, en la valo de l' Rozoj

[Strofo 3]
En Flandrio la hom' ridas, dancas pro art'
Kantas en dialekt' aŭ laŭ plej lasta mod'
Dum bal' ĉe Ĵeremi' ja flirtis ĉiu par'
Ombreca la etos' ŝirmis ĝin kiel rod'
Ludis akordion' „La vivo roza”
En la valo de l' Rozoj, en la valo de l' Rozoj

[Strofo 4]
Tien reiras mi foje sed jen frenez'
Eĉ ĝis sur mia dun' staras fi-loĝoblok'
Disvendis ĝardenist' sian teron sen prez'
La balon Ĵeremi' fermis post glorepok'
Kelner'! Servu al mi alian Primrozon
Por la valo de l' Rozoj, por la valo de l' Rozoj
Kelner'! Reservu al ni alian Primrozon
Por la valo de l' Rozoj, por la valo de l' Rozoj

En la valo de l’ Rozoj Q&A

Who wrote En la valo de l’ Rozoj's ?

En la valo de l’ Rozoj was written by Jacques Yvart.

Who produced En la valo de l’ Rozoj's ?

En la valo de l’ Rozoj was produced by Vinilkosmo.

Your Gateway to High-Quality MP3, FLAC and Lyrics
DownloadMP3FLAC.com