Pli frua Pollando by JoMo
Pli frua Pollando by JoMo

Pli frua Pollando

JoMo * Track #20 On jOmO Slavumas

The music player is only available for users with at least 1,000 points.

Pli frua Pollando Lyrics

[Teksto de "Pli frua Pollando" ft. JoMo]

[Strofo 1]
El la vagon' mi vidas neĝon forblovitan per la vent'
Sur la kampar' dikiĝas mole la mantelo de arĝent'
Jam unu horon post forvetur' de Varsovi'
Blankas arbar', imagu vi

Tremas betul', fermas okulojn la dometo por vesper'
Iom da lum' briletas for inter la ligna barier'
Alvenas nokt' kaj nun revenas al la pens'
En mia rev', al mia mens'

[Rekantaĵo]
La vilaĝoj, la pejzaĝoj
La kandela lumo
La koloro, la odoro
De la karba fumo

Ĉirkaŭ ĥatoj, nur la stratoj
Pacaj sen trafiko
Bolko, Lolko, kaj la polko
Vizit' de amik'

[Strofo 2]
Jen la somer', laŭ la vojetoj mi promenas en vilaĝ'
Sunfloro altas, alvenos vintro sed jam pretas la furaĝ'
De la ĝarden' jen min salutas kamparan'
Mi respondgestas per la man'

Malnova dom' verŝajne venas eĉ de la rajmonta verk'
Sur la tegment' dancas la ombro de la branĉoj de la kverk'
Forflugas gru' kaj nun revenas al la pens'
En mia rev', al mia mens'

[Rekantaĵo]
La vilaĝoj, la pejzaĝoj
La kandela lumo
La koloro, la odoro
De la karba fumo

Ĉirkaŭ ĥatoj, nur la stratoj
Pacaj sen trafiko
Bolko, Lolko, kaj la polko
Vizit' de amiko

Lakttrinkejoj kaj minejoj
La dimanĉaj kukoj
La tirbestoj, vilaĝfestoj
La brodataj tukoj

La tendaroj, la gitaroj
Ŝtata propagando
La sabato en Fiato
De tiama Pollando

[Eliro]
Voj voj-voj voj
Voj voj-voj voj
Voj voj-vaj vaj vaj vaj

Voj vaj-vaj vaj
Vaj vaj-vaj vaj
Voj voj-vaj vaj vaj vaj

Voj voj-voj voj
Voj voj-voj voj
Voj voj-voj voj voj voj

Voj voj-vaj vaj
Vaj voj-vaj vaj
Vaj vaj-vaj vaj vaj

Pli frua Pollando Q&A

Who wrote Pli frua Pollando's ?

Pli frua Pollando was written by JoMo.

Who produced Pli frua Pollando's ?

Pli frua Pollando was produced by Vinilkosmo.

When did JoMo release Pli frua Pollando?

JoMo released Pli frua Pollando on Sun Jan 01 2006.

Your Gateway to High-Quality MP3, FLAC and Lyrics
DownloadMP3FLAC.com